Mark Twain, kies vera nomo estis Samuel Langhorne Clemens, naskighis en la jaro 1835 kaj mortis, 75-jara en 1910. Li plenkreskighis che la riverego Misisipo en la meza okcidento de Usono. Lia familio estis povra. Tamen li farighis unu el la unuaj verkistoj de Usono, kiuj sukcesis konkeri per siaj libroj ne nur la hejmlandan legantaron, sed certigi spor si lokon ech en la mondoliteraturo.
Mark Twain havis aventurplenan vivon. En la jaro 1865 li farighis konduktoro de shipo sur la riverego Misisipo. Tie li renkontis la tipajn homojn, kiuj poste aperos en liaj plej famaj libroj. El la shipista vivo li cherpis ankau sian pseudonomon: "mark twain", kion kriis shipano post mezurado per longa shnuro, se la akvo estas sufiche profunda por la navigado.
Ekde la komenco de la sesdekaj jaroj de la 18-a jarcento Mark Twain laboris kiel jhurnalisto, kaj tiam komencighis ankau lia verkista kariero. Grandan sukceson alportis por li la romano "La aventuroj de Tom Sawyer", aperinta en la jaro 1876. Post ok jaroj li eldonis ankau la daurigon de tiu tre sukcesa verko sub la titolo: "La aventuroj de Huckleberry Finn". Tiuj du romanoj estas ne nur la plej elstaraj kreajhoj de la usona literaturo pri infanoj. Junuloj kaj plenkreskuloj en la tuta mondo legas la chefverkojn ankorau nun kun entuziasmo. La Hungara Esperanto Asocio (HEA) eldonis tial altkvalitajn bildorakontojn de la du menciitaj romanoj.
Char Mark Twain kiel jhurnalisto kaj verkisto pli kaj pli kapablis vivi de sia verkado, li vojaghis por prelegoj kaj kiel vojagha raportisto tra Usono kaj Europo. Li estis famulo jam tiam, kiam li ankorau vivis, sed lia famo post lia morto tutmonde kreskis ech pli kaj pli. Tial oni nomas lin nun klasikulo de la usona literaturo.